About / Amdani / Pri

This website is for those with an interest in Esperanto in Wales. You may speak Esperanto, you may be learning Esperanto, or you may be just curious about the language. The site has some pages with Welsh, English and Esperanto and others that are one language. You can choose the English pages by clicking on ‘English’ above. ‘Eventoj’ takes you to a multilingual page of coming Esperanto events.

Os mae diddordeb gyda chi mewn Esperanto yng Nghymru, dyma wefan i chi. Efallai eich bod yn siarad Esperanto yn barod, efallai eich bod yn dysgu’r iaith, neu efallai eich bod yn chwilfrydig yn unig. Mae’r wefan yn cynnwys rhai tudalennau wedi’u hysgrifennu yn Gymraeg, Saesneg ac Esperanto a rhai arall sy’n uniaith. Cliciwch ar ‘Cymraeg’ uchod i fynd i’r tudalennau yn Gymraeg. Mae dolen ‘Eventoj‘ yn arwain at dudalen amlieithog am ddigwyddiadau Esperanto sy’n dod cyn bo hir.

Ĉi tiu retejo estas por ĉiuj kiuj interesiĝas pri Esperanto en Kimrio. Eble vi jam parolas Esperanton, eble vi lernas Esperanton, aŭ eble vi nur sentas scivolemon pri la lingvo. En la retejo troviĝas kelkaj paĝoj kiuj montras informon en la kimra, la angla kaj en Esperanto, kaj aliaj paĝoj en unu sola lingvo. Vi povas elekti la paĝojn en Esperanto per klaki sur ‘Esperanto‘ supre. Klaku sur ‘Eventoj‘ por vidi multlingvan paĝon de venontaj eventoj.

10 thoughts on “About / Amdani / Pri”

  1. La Esperanto-Asocio de Britujo, EAB, grandanime promesis repagi la
    ekzamenkotizojn de la KER-ekzameno al ĉiuj esperantistoj britaj, aŭ daŭre
    loĝantaj en Britujo, kiuj pretas partopreni la ekzamen-sesion en Londono la
    4-an de junio 2016-a. [devas esti maniero kontraŭstari la referendumon por
    eliro de Britujo el EEU, sed ni ne parolu pri politiko]

    Mi jam trovis kelkajn interesiĝantojn, sed la repag-promeso validas por
    dek homoj. Ni celu tiun numeron.

    Bonvolu legi en esperanto.org.uk/events/ekzamenoj/ aŭ rekte kontakti
    min, Renato Corsetti
    .

    Ne timu, la KER-ekzamenoj estas tre serioza afero, sed, se ni povas
    interparoli pli frue mi instigos vin elekti ekzamen-nivelon, kiu estas unu
    ŝtupon sub via vera nivelo, kaj la sukceso estos certa.

    Amike

    Renato
    Reĝa Komisiono por KER-ekzamenoj

    Like

    1. Ĉi tiu estas ege bona propono por ĉiuj kiuj ŝatus havi atestilon pri ilia kono de la lingvo Esperanto! Kiuj faros ĝin?

      Like

  2. Helo!

    Mi estas franca esperantisto kiu multe interesiĝas pri la kimra lingvo, kiun mi komencis lerni pere de Duolingo. Mi vidis rete ke estas multe da aĵoj en la angla pri tiu lingvo, sed ne multe en la franca; ĉu ekzistas reta kimra-Esperanto-kimra vortaro aŭ esperantlingva gramatiko de kimra lingvo? Tio kion la franca ne povas min alporti, eble Esperanto povas 🙂 .

    Dankon!

    Like

    1. Mi pardonpetas, Emanuelo. Mi sendis mesaĝon al iu kiu eble povos helpi vin, sed mi ankoraŭ ne ricevis respondon. Mi faros pli da enketoj. Mi scias ke ekzistas materialojn en la kimra por homoj kiuj volas lerni Esperanton, kaj mi pensas ke ekzistis enkonduka libreto pri la kimra en Esperanto farita okaze de Brita Kongreso kiu okazis en Kimrio antaŭ kelkaj jaroj. Mi serĉos por pli da informo por vi.

      Like

    2. Saluton, Emanuelo –

      La Esperanto-Asocio de Britio havas vortareton Esperanto-kimran kaj kurs-libreton por lerni Esperanton skribitan en la kimra. Kontaktu min (tim.owen@esperanto.org.uk) kaj ni vidos kion ni povus aranĝi por vi.

      Like

  3. Mi estas kimro, kiu nun loĝas ekstere de kimrio, sed placas al mi vidi ĉi tiun retpaĝon.

    Ankaŭ, estas tre placas al mi vidi la Esperantan mesaĝon de paĉo de la Urdd Eisteddfod, aparte ĉar mi partoprenis en ĉi tie okazaĵo, kiam mi estis (tre) pli juna.

    Liked by 1 person

    1. Saluton Christopher! Plaĉas al mi aŭdi ke vi ŝatas la retejon. Mi ne havas multe da tempo por ĝisdatigi ĝin, sed mi provas. Do, se vi havas novaĵojn kiujn vi pensas estos utilaj por aliaj, ne hezitu kontakti min.

      Like

  4. Antaŭ tridek jaroj mi vizitis Kimrion kaj ricevis la kimran-anglan vortaron de John Wells. Intertempe mi provis lerni la kimran per libro “Teach Yourself” kaj (de la pasinta oktobro) per Duolingo. Mi ĉi-jare povos emeritiĝi (dank’ al heredaĵo de mia patro), kaj mi ŝatus veni al Kimrio por progresigi mian lernadon de via bela lingvo kaj bonvenigus konsilojn pri kursoj haveblaj.

    Like

Leave a comment